Cours

 Tous les mercredis
(sauf vacances scolaires)
de 19 h 30 à 20 h 30.

Ĉiun merkredon
(krom dum la ferioj de lernejoj)

de la 19a30 ĝis la 20a30.

Salle Andy Warhol
MJC Philippe Desforges
27 rue de la République -Nancy

Poŝtmarkoj
Vojo Zamenhof
Citation-Citaĵo
Le monde

Ŝako. La ŝakludo estas unu el la fenomenoj, kiuj proksimigas inter si la homojn kaj naciojn same kiel la lingvo. Ĝi havis jam en la antikvaj epokoj grandan signifon en la int. sociaj rilatoj. Ĝi estis la unua amuza okupado, per kiu kuraĝadis la ŝakludantoj migri en fremdajn landojn, por mezuri siajn fortojn laŭ la sama maniero de la nuntempaj sportistoj. Historiaj verkoj aludas multofte pri tial okazintaĵoj. Th. Hyde raportas en sia verko (1694), ke la jugoslavoj eĉ koresponde ludadis kun la komercistoj Veneciaj.

Al la ŝako dediĉis sian atenton jam Z, kiu en 1892 aperigis en „La E-isto“ kelke da ŝakproblemoj. Same okupis sin pri la ŝako en 1910 la „German-Aŭstria E-isto“, kies ŝakfakon gvidis S. Steiner. En la plej nova tempo estis HDE kaj „La Sulo“, kiuj okupis sin per la ŝakaĵoj. Gravan atenton por tiu ĉi ludo montris UEA per fondo de modela ŝakangulo en 1921 en sia oficiala organo. Ĉi tiu ŝakangulo estis seninterrompe daŭrigata ĝis 1927. Ĝin red. per sia ŝakarto jam konata faka verkisto Fr. Hájek el Praha. La angulo reproduktis ne nur la kutiman materialon, sed alportis ankaŭ sufiĉe da originalaj problemoj de alta arta nivelo. Aktive partoprenis en ĝi 170 s-anoj, apartenantaj al 35 nacioj.

Al la III-a kongreso de la tutmonda organizaĵo de la ŝakistoj, 1926 en Budapest, estis proponite de P. Balkányi kaj Fr. Hájek uzi E-n por la organizaj aferoj. La propono ne estis por la nuna tempo akceptita, sed la organo de la federacio klarigis sin preta akcepti kunlaboraĵojn presotajn en E.

E montris ankaŭ novan vojon al la ŝaka problemarto, ebligante la kunlaboron de diversaj problemskoloj. Tion oni povas vidi ekz. ĉe Bailey kaj Hájek. Apude estas reproduktata karakteriza speco de simila problemo de tiuj aŭtoroj. Postulata estas sinmato per la 5-a movo. Al la motivo de B. donis H. la surprizigan ŝlosilon kaj pliriĉigis la ludpovon de la nigra peono. La solvo estas jena: 1. Td4-d8, e7:f6, 2. eb-e7, f6-f5, 3. e7- e8D, f5:e4, 4. Kh5-f3, e4:f3, 5. De8- b5, f3-f2m.; 3. . . f5-f4, 4. De8-f7, f4:e3, 5. Df7-f2ŝ, e3:f2m; 4… f4-f3; 5. Df7-c4, f3-f2m. – E aplikas la algebran sistemon de ŝaka notado pro ĝia ĝenerala int. komprenebleco.

Koncerne la terminaron estu notite, ke estas plejparte obeataj la spertoj de la miljara historio de sinsekva evoluo de la ludo. Tiel estis baldaŭ forlasita la maniero, devenanta el la frua tempo de E, laŭ kiu oni insistis traduki veran aŭ supozatan enhavon de la fakaj esprimoj. Tiuj esprimoj devenas plejparte el la oriento, kaj ili estas kvazaŭ la simbola tradicio de la ŝakludo. Tial ne perdiĝis la antikvaj radikoj el la vorto ono (rememoras la antikvan pedon), kuriero, damo (ne reĝino), kampo, aroko (rememoras roĥ aŭ rocco), pado (S. Franz, patt), mato aŭ smato (Paluzie proponis ŝmato, kiu estas plimallongigo de ŝakmato. Hájek uzas smato, ĉar la radiko „mat“ signifas nian „mort“, kiu ofte transiras en la naciaj lingvoj en „smert“. Per la sammaniera antaŭmeto de la litero „s“ estas celata diferencigo inter la du konataj samsonantaj vortoj.)

Per originalaj laboroj el la sfero de la ŝaka problemo reprezentis sin el la E-istaj vicoj H. T. Baile , W. Chmellarz, J. Paluzie, Fr. Hájek, J. Smutný.

Ŝaka literaturo en E: Paluzie: Sesdek ŝakproblemoj, kun bona faka vortaro kvinlingva, kompilita helpe de F. Pujula Vallès, Barcelona 1909. „Un artista en Ajedrez“, hispanlingva biografio de la ŝakproblemisto V. Marin, kun traduko E-a, Barcelona, 1913. – „The Chess Review“, Manchester, 1907, enhavis specialan ŝakfakon en E, red. de alia bona ŝakverkisto kaj E-isto E. T. Blanshard. (La cititaj verkoj mankas el BIL)
FR. HÁJEK

Noto de M. C. Butler. „Mato“ ŝajnas pli bona, ol „ŝmato.“

Laisser un commentaire